KAEST 2014
E@I
Programo

Vi povas elŝuti la detalan programon de la aranĝo ĉi tie.

Ĉefa programo

La ĉefa programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 13-an de novembro 2014 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 16-an de novembro 2014 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblas dimanĉe posttagmeze ankoraŭ partopreni unu ekskurson. Se vi restos en Slovakio post fino de la ĉefa programo kaj ŝatus pli longe resti tranokti en Modra, alparolu la organizantojn.

Plena listo de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj aperos ĉi tie en aparta paĝo post la aranĝo. Por jam nun ekhavi ideon pri tio, kio vin atendas, vi intertempe povas konsulti la liston de akceptitaj prelegoj.

Aldonaj programeroj

Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ jenaj aldonaj servoj:

  • libroservo (funkcios ĉiutage - vespere/posttagmeze),
  • teo-kafo-bufedo (funkcios senpage dum preleg-paŭzoj antaŭ- kaj posttagmeze),
  • informiloj, gazetoj - bv. kunporti por tablo kun “senpagaĵoj”,
  • librokrucigo.

Ekskurso

Proponata ekskurso estas duontaga. Atentu tamen, ke la ekskurso okazos jam post la oficiala programo de KAEST kaj estas taŭga nur por partoprenontoj, kiuj restos en la KAEST-ejo ĝis dimanĉa vespero aŭ foriros maljam lunde.

Grave – bv. sciigi nin laŭeble rapide pri viaj preferoj (mendu vian lokon), por ke ni povu aranĝi la veturigon kaj ceteran programon. Viajn ekskursomendojn direktu al: katka@ikso.net

  • dimanĉe posttagmeze (13:00–17:00): kastelo "Červený Kameň" (Ruĝa Ŝtono) kaj ceramikaĵa metiejo, fieraĵo de Modra (13 €); Prezo inkluzivas bus-vojaĝon al la kastelo kaj reen, eniron al la kastelo, ekskurson al la ceramikaĵejo kaj E-an ĉiĉeronadon en ambaŭ lokoj.

Červený kameň

Lasta ŝanĝo 2014-11-12 10:47