KAEST 2014
E@I
AMO-seminario

Ĉu vi planas partopreni KAEST, kaj krom ties prelegoj volus ankaŭ lerni ion novan, praktikan, utilan? Ni invitas vin aliĝi ankaŭ al la speciala ĉi-jara programo: AMO-seminario, organizata kunlabore kun UEA. AMO = Aktivula maturiĝo, tial vi povos akiri novajn sciojn, kiuj povas helpi al vi iĝi pli efika aktivulo de (ne nur) Esperanto-movado.

La ĉeftemo de la ĉi-foja AMO-seminario estas „Ciferecigo de la Esperanto-kulturo“ Ni traktos temojn:

  • GLAM-projekto de Vikipedio – Galerioj, Libraroj, Arkivoj, Muzeoj
  • Son-prilaborado kaj konservado (plus ciferecigo)
  • Skanado kaj optika rekonigo (OCR-programoj)

Prelegos dum ĝi kaj instruos vin jenaj homoj:

  • Eva Fitzelová, Slovakio
  • Mélanie Maradan, Svislando
  • Michal Matúšov (KuboF), Slovakio
  • Johannes Mueller, Germanio
  • Vladimír Türk, Ĉeĥio
  • Václav Zouzalík, Ĉeĥio

Vian emon partopreni la AMO-seminarion bv. mencii en la aliĝilo, aŭ se vi jam aliĝis antaŭe, bv. sendi al ni apartan mesaĝon (sufiĉas malplenan) kun la titolo “Mi aliĝas al AMO” al la adreso kaest2014.ikso.net.

Ĵaŭde 13/11Vendrede 14/11 (publika)Sabate 15/11Dimanĉe 16/11
16.00Malfermeto09.00Oficiala malfermo09.00G309.00G5
16.15G109.30Tema malfermo10.00G410.00G6
17.00Paŭzo09.45G110.50Paŭzo10.50Paŭzo
17.15G210.10G211.10G111.10Resumoj kaj forumo
18.00Fino10.35Paŭzo11.55G211.40Pritakso kaj sekvado
  10.50G312.30Dankoj / fino12.00Rekomendoj *
  11.15G4  12.20Dankoj kaj fermo
  11.40G5    
  12.05G6    
  12.30Dankoj kaj Fino    

Por nepagipovaj: Danke al la subteno de UEA eblas repagi aliĝkotizon de tuta KAEST al pluraj partoprenantoj, ĉefe al tiuj kun financaj problemoj, aŭ studentoj aŭ pensiuloj. Kaze ke vi bezonas financan subtenon por partopreni la trejnadon, bv. Informi nin pri tio en via mesaĝo. Organizantoj de la AMO-seminario: UEA, E@I

Lasta ŝanĝo 2014-11-04 19:59