KAEST 2014
E@I
Prelegoj

Dum KAEST 2014 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. La detalan programskemon ni prezentos al vi baldaŭ. Ĉi-sube troviĝas listo de ĉiuj ĝis nun akceptitaj prelegoj, kune kun iliaj resumoj kaj bazaj informoj pri la preleganto. Se vi volas ankoraŭ proponi prelegon, kontaktu la organizantojn. Se vi volas veni prelegi al KAEST kaj ne jam aliĝis, plenigu viajn personajn datumojn kaj informojn pri via prelego en la aliĝilo.

Baláž, Peter

Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de KAEST 2010 kaj 2012. Li estas estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj antaŭe aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio.

La plej freŝaj aktivecoj de E@I en la kampo de edukado

E@I ekde sia komenco antaŭenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme - retejoj, aranĝoj, eldonaĵoj, kampanjoj... En nuna momento venas tempo por eĉ pli da aktivecoj en tiu ĉi kampo kun plia profesiiĝo oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej freŝaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.

Blahuš, Marek

Marek BLAHUŠ estas ĉeĥa esperantisto, komputilisto en la Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥio), informadikisto (magistro pri komputila lingvistiko), aktivulo de E@I kaj membro de la Akademio de Esperanto. Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005 ĝis 2014 li estis ĝia estrarano kaj prezidis la LKK-n de la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec' (2009). Krom Esperanto li hobie aktivas ankaŭ en la movado ĉirkaŭ Vikipedio (ekde 2004), lernas lingvojn kaj okupiĝas pri genealogio.

"Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj: rezultoj"

La prelego unuafoje prezentas rezultojn de projekto, subvenciita de Esperantic Studies Foundation, kies celo estis ciferece prilabori la "Adresarojn de la personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto", eldonitajn de L. L. Zamenhof inter 1889 kaj 1909. En ili troviĝantaj informoj pri 21.594 esperantistoj nun estas je dispono de la publiko en strukturita cifereca formo, kio faciligas analizojn de la frua Esperanto-movado kaj ebligas observadon de ties ĥronologie-geografia disvastiĝo. La prelego estas daŭrigo de simila prelego de KAEST 2012.

Blanke, Detlev

Detlev Blanke (*1941), Berlin, laboris kiel fakinstruisto, poste sekciestro por Esperanto en la ĉefoficejo de Kulturligo de GDR (1968-1990, tie respondeca sekretario de Esperanto-Asocio de GDR), doktoriĝis kaj habilitaciis pri interlingvistikaj temoj en Humboldt-Universitato de Berlin, tie prelegis kiel honoraria docento; iniciatis kaj gvidis „Gesellschaft für Interlinguistik“ 1991-2011 (nun ties honora prezidanto), membro de la estraro de „Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj“ (CED), membro de la redaktaj komitatoj de "Language Problems & Language Planning" (LPLP) kaj de "Esperantologio - Esperanto Studies" (EES), redaktas ekde 1992 "Interlinguistische Informationen" kaj "Informilo por Interlingvistoj". (Pri lia faka agado kaj publikaĵoj: Ulrich Becker [2011, Red.]: Interlingvistiko kaj Esperantologio. Bibliografio de Detlev Blanke [dulingva], New York: Mondial, 234 p.); honora membro de UEA.

"En Germanio: Esperanto-biblioteko kaj arkivo sub ŝtata protekto"

Malgraŭ daŭraj klopodoj restos malfacila la tasko sekurigi por la estonto esperantajn kolektojn (arkivoj kaj bibliotekoj). Inter la relative stabilaj lokoj por tiaj kolektoj troviĝas ŝtataj bibliotekoj kaj arkivoj . Lige al la germana unuiĝo en la Federacia Arkivo de Germanio (FAG) oni konservas kaj faris alireblaj ĉiujn arkivojn de partioj kaj amasorganizaĵoj de GDR, inter ili tiun de la Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR. Aldone al tiu arkivo FAG laŭkontrakte transprenos - kaj parte jam transprenis - la kompletan interlingvistikan arkivon de Wera kaj Detlev Blanke, kiu tiel fariĝos publike uzebla por esplorantoj.

Blanke, Wera

Wera Blanke (*1933), Berlin, havis diversajn profesiojn, i.a. ŝi estis lumgradisto (en filmtekniko), aktorino, labor-kaj kreo-terapiistino. En 1976 ŝi ekesperantistiĝis; ekde 1979 ŝi okupiĝis pri la estiĝo de esperantaj fakvortoj kaj principoj de ilia formado. Ŝi esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la evoluigo de terminologio(-scienco), iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron (kiun UEA fondis 1987), multe prelegis, organizis kaj verkis pri la temo, ĉefe en Esperanto kaj la germana. En 2006, laŭ sugesto de Infoterm (Internacia Informcentro por Terminologio en Vieno), ŝi ricevis la specialan premion „Eugen Wüster“. Pri ĉio ĉi vd. ŝian lastan libron „Pri terminologia laboro en Esperanto, New York: Mondial 2012. Dum jardekoj ŝi krome interesiĝas pri la “Amarna-tempo”, tre speciala epizodo en la malnov-egipta historio.

"Antaŭ 3000 jaroj: La arkivo de faraono Eĥnatono"

La kolektado kaj konservado de gravaj dokumentoj ne estas invento de niaj tempoj. Sed nur dum la lastaj jarcentoj oni eksciis – per elfosadoj kaj sciencaj esploroj – ke jam antaŭ pli ol 3000 jaroj en Proksima Oriento ekzistis ŝtataj arkivoj, kiuj i.a. konservis la korespondaĵojn inter la reĝaj kortegoj de Asirio, Hititio kaj Egiptio. Ĉi-lasta troviĝis en Amarna, la loko, kie oni nuntempe elfosadas la antikvan urbon Aĥet-Atono. Ĝi ekestis kaj floris sub la faraono Eĥnatono kaj lia edzino Nefertito kaj - post ilia morto – intence kaj rapide estis forviŝita el la homara memoro. Sed restis la enhavo de la arkivo, kiu estis retrovita ekde 1887. Ĝi konatiĝis kiel la „Amarna-leteroj“ – kaj ili ankoraŭ nun legendas.

Buijnsters, Petro

Piet (Petro) BUIJNSTERS estas Esperantisto de post 1956. Li estas estrarano de Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag (Hago), Nederlando (http://www.iei.nl) kaj ankaŭ estas prezidanto de loka Esperantoklubo. Li kiel docento faris diversajn komputil-programojn por instruado kaj por sanzorgaj profesioj. La romanoj 'Morto en Venecio' de Thomas Mann kaj 'Urug' de Hella Haasse tradukiĝis de li. Liaj interesoj nun speciale estas komputilaj sistemoj rilate al Esperanto.

"Tekstkontroliloj por Esperantotekstoj"

Prezentado de tekstkontrolilo kiu funkcias per WORD (de Windows/Vindozo) kaj de komputila tekstkontrolilo kiu ne bezonas WORD. Ankaŭ diskuto pri aliaj tekstkontroliloj kaj pri la eblo ne nur elserĉi ortografiajn erarojn en Esperantotekstoj, sed ankaŭ gramatikajn.

"Parolrekonaj sistemoj por Esperanto"

Per la nederlandlingva komputilprogramo Nuance/Dragon estas eble enmeti Esperantan vorttrezoron je diversaj manieroj: nur silaboj, nur radikoj, kompletaj vortoj aŭ kompletaj frazoj: ĉiu maniero kun variemaj rezultoj. La prelego prezentos kaj pridiskutos tiujn eblojn kaj krome volas pridiskuti aliajn parolrekonajn programojn, ekz. de lingvoj kiuj fonetike verŝajne donus pli bonajn rezultojn ol la nederlandlingva programo.

Chrdle, Petro

Petro Chrdle (*1946) estas origine inĝeniero pri elektrotekniko, doktoriĝis ĉe Instituto pri radioelektroniko kaj elektroniko de Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj en Prago. En 1992 li fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. 1990-1994 li estis senata sekretario de AIS San Marino, 1987 ĝis 2010 komitatano de UEA, 1998 ĝis 2001 ĝia estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, sekve ĝis 2011 ĝia vicprezidanto, ekde 2010 ĝis nun ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio. Ĉeforganizanto de KAESToj ekde 1998 ĝis 2008. Membro de muzea grupo de ĈEA respondeca pri internaciaj rilatoj de la Esperanto-muzeo en Svitavy.

"Esperanto-muzeo en Svitavy"

La historio de la Esperanto-muzeo estas mallonga: ĝi estis inaŭgurita en la jaro 2008. Tamen ĝi jam havas sian neanstatauigeblan lokon inter la ĉeĥaj muzeoj kaj ankaŭ inter la Esperanto-muzeoj en la mondo. Krom la ĉiujare ŝanĝataj ekspozicioj kun Esperanto temaro kaj klasika deponejo ĝi estas loko, kie oni organizas aranĝojn kaj por esperantistoj, kaj por ĝenerala publiko. Ĝi posedas ankaŭ ampleksan bibliotekon de la libroj kaj gazetoj skribitaj en Esperanto, sed ankaŭ de la ĉeĥaj (kaj iuj aliaj nacilingvaj) libroj tradukitaj el Esperanto. Ĝi iniciatis kaj sukcese komencis realigi interŝanĝojn de duoblaĵoj kun aliaj Esperanto-bibliotekoj en Eŭropo.

Fitzelová, Eva / Mueller, Johannes

Eva naskiĝis en Slovakio, kaj laboris kiel arkitekto kaj konstruinĝeniero. Esperantistiĝis en en 2010 kaj ekde tiam estas aktiva en esperanto movado. Kunlaboras kun esperanta radio Muzaiko kaj estas videbla en la esperanta movado pro siaj t-ĉemizaj desegnaĵoj. Kune kun Johannes ŝi ekokupiĝis pri la arta disciplino de muzikvideaĵoj kaj podkastado.

Johannes studis materialsciencon kaj laboras kiel materialinĝeniero en la centra esplorado de Robert Bosch GmbH. Hobie li delonge okupiĝas pri muziko kaj sonprilaborado kaj starigadas hobian studion en sia loĝejo. En Esperantujo li gvidis plurajn atelierojn pri sonregistrado kiel teknika konsilanto de Radio Muzaiko. Kadre de tio li ekokupiĝis ankaŭ pri parolaj registraĵoj kaj estas lanĉanta propran podkaston kun Eva.

"Vojo de podkasta sono"

Sonregistrado estas arto, kiu inventiĝis en la unua duono de la dudeka jarcento. Dum longa tempo ĝi estis afero, kiun nur profesiuloj povis fari en kontentiga kvalito, ĉar aparatoj por altkvalita sonregistrado estis ege multekostaj kaj malfacile uzeblaj. Tio ŝanĝiĝis en la pasintaj dudek jaroj, tiel, ke la ekipaĵo por sonregistrado kontentiga iĝis pagebla por neprofesiuloj. Tio tamen ne signifas, ke sonregistrado iĝis facila, ĉar havi la ekipaĵon je dispono ne estas ĉio bezonata.

En tiu ĉi prelego ni diskutas la bazojn de la sonregistrado. Ni traktas la signalfluon de la komenca sono tra la mikrofonoj ĝis la fina publikigo aŭenarkivigo. Ni vidos kiajspecaj mikrofonoj ekzistas, kaj kian alian ekipaĵon oni bezonas por registri la sonon. Ni traktos utilajn sonefektojn kaj fine montros eblojn kiel oni facile povas prilabori sian registraĵon por publikigo kaj enarkivigo.

La tuta prelego estas iasence eksperimenta, ĉar estos kvazaŭ sursceneja registro por nia podkasto kern.punkto.

Maitzen, Hans Michael

Autoroj: Hans Michael Maitzen kaj Anneliese Schnell

Preleganto: Maitzen

Maitzen kaj Schnell estas emeritaj sciencistoj membroj de la Viena instituto pri astrofiziko. Schnell mem estis akceptita en la arkivon per koncerna asteroido. Maitzen estas prezidanto de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino.

"Esperanto-rilataj objektnomoj en la arkivo de asteroidoj"

Asteroidoj estas planedetoj movighantaj chirkau la Suno inter la orbitoj de la planedoj Marso kaj Jupitero. Tie pro la forta gravita influo de la plej granda planedo en nia sunsistemo, Jupitero ne estighis planedo, sed svarmas amasego de planedetoj, kiuj lastatempe akiris famon pro ilia potencialo, kolizii en ekstremaj kazoj ech kun nia Tero, kauzantaj ghis tutmondaj katastrofoj. Tial dauras kun pliigita klopodado la malkovrado de tiuj chielkorpoj, inkluzive de ilia orbitkalkulado. En la plej fruaj tempoj tiuj objektoj ricevis nomojn de klasikaj diinoj, la unua estis nomita "Ceres", la dua "Pallas" ktp., poste aperis nomoj de edzinoj, familianinoj, amikinoj de la malkovrintoj, kaj relative malfrue okazis la apero ankau de viraj nomoj kaj de nepersonaj nomoj krom la kuranta nombro de la asteroido en la arkivo. Jen Esperanto ekludis rolon, Esperanto mem kaj ties autoro Zamenhof estis "eternigitaj" tiamaniere. Sed ankau geastronomoj esperantistaj havas siajn planedetojn. Pri ili kaj pri esencaj trajtoj de asteroidoj temos la prelego.

Malovec, Miroslav

Miroslav Malovec (1953), ĈEA-komitatano por kulturo kaj gvidanto de ĈEA-grupo por ciferecigado, redaktoro de Starto.

"Prilaboro de arkivaĵoj"

Manuskriptoj postlasitaj de gravaj forpasintaj esperantistoj estis skanitaj kaj transdonitaj al Esperanto-muzeo en Svitavy. Kun la skanaĵoj do plu eblas labori, gravajn tekstojn tekstigi por Word kaj prepari por publikigo.

Maradan, Mélanie

Mélanie Maradan diplomiĝis pri tradukado kaj terminologio. Nuntempe ŝi laboras en la Fakultato pri tradukado kaj interpretado de la Universitato de Ĝenevo kiel dekana asistantino kaj membro de la terminologia esplor-teamo. Ŝi duoble doktoriĝas pri traktado de plurlingvaj datumoj kaj aplikata lingvistiko en la universitatoj de Ĝenevo (CH) kaj de Hildesheim (DE). Ŝiaj ĉefaj esplor-interesoj estas terminologio, neologio, sociolingvistiko kaj interlingvistiko.

"De papero al ekrano: optika signorekono kaj tekstar-purigado"

Libro en biblioteko aŭ arkivo kutime uzeblas nur unuloke, dum skanita teksto facile vojaĝas kien ajn, kaj povas esti diverscele prilaborata fare de komputilaj programoj (ekz. por indeksado, termin-rekonado, tekstar-bazitaj lingvistikaj studoj…). Esperantaj verkoj kies kopirajtoj eksvalidas povus esti pli grandskale skanitaj, optike signorekonataj, aliformigitaj al tekstaroj kaj disdonitaj al vasta publiko. Tiucele bezonatas iom da metodologio: kiel paperinkaĵo iĝu ekrankaraktro? En tiu-ĉi seminario ni kune superrigardos kaj provos iujn ekzistantajn programojn por optika signorekono. Ĉar tiuj neniam tutglate tekstigas enhavojn, poste ni skizos vojojn por purigi tekstaron. Aktiva partoprenado kaj sugestoj de la ĉeestantoj bonvenas.

"Verki sciencajn artikolojn paŝon post paŝo: enkonduki vian fakon Esperantujen"

Verki sciencajn tekstojn povas esti granda defio en via gepatra lingvo, des pli en Esperanto. Tiu ĉi prelego celas plifaciligi vian laboron kaj tiel glatigi la vojon al pli da Esperantaj sciencaj tekstoj – kaj helpi vin iĝi pli sukcesa sciencisto. Ni pritraktos konsilojn por verki la kernan parton de scienca eldonaĵo, kaj ankaŭ interesiĝos pri la kreado de novaj terminoj. Rimarko: tiu ĉi prelego baziĝas sur la Helpilo por verki sciencajn artikolojn.

Matúšov, Michal

Michal devenas de Slovakio, nuntempe studas komputikon en Brno, Ĉeĥio. Li esperantistiĝis en 2007, venis al Esperanta movado en 2008 kaj funkciis precipe kiel prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) kaj Komitatano A en TEJO. Li estas aktivulo por liberaj edukado, kulturo kaj programaro; kunfondis Slovakian kaj Esperantan organizojn por subteni Vikimedian movadon. Ĝenerale li helpas al projektoj kiuj celas daŭropovan evoluadon de tuta estularo.

"GBAM laŭ viki-maniero"

Galerioj, bibliotekoj, arĥivoj kaj muzeoj (mallongigite GBAM) estas grandaj trezorujoj de homa scio kaj kulturo. Vikimedia movado, kiu kreas 5-an plej ofte vizitatan retejaron, havas jam sufiĉajn spertojn pri diversaj kunlaboraj projektoj kun GBAM-institucioj. En tiu ĉi seminario mi prezentos kiel laŭ viki-maniero ciferece konservi kaj disvastigi kulturajn heredaĵojn, kiujn vojojn preferi kaj kiujn eviti, kiel uzi modernajn teĥnologiojn por pli bone servi al vizitantoj kaj montros ankaŭ konkretajn sukcesajn ekzemplojn de GLAMa kunlaboro.

"Novaĵoj en Vikimedia mondo"

La vorto "vikio" en la havaja signifas "rapide" kaj ĝuste tia estas ankaŭ laboro kaj evoluo en Vikimedia mondo. Jam pasis tempo kiam al Vikipedio kontribuadis nur universitataj profesoroj kaj ĉio devis esti farita permane. Lastaj jaroj kaj monatoj renversas longjaran imagon kaj malfermas novajn oportunojn; kion povas utiligi ankaŭ Esperantio.

Mišurec, Vít Guglielmo

Mi estas ĉeĥa esperantisto, prezidanto de ĈEJ, studento de praga ĥemiteĥnologia universitato (fakultato de nutraĵa kaj bioĥemia teĥnologio). En Esperantujo mi moviĝas denaske, en lastaj jaroj mi vivas ne nur "per Esperanto" sed ankaŭ "por Esperanto".

"Kemio en manĝaĵo - bona aŭ malbona?"

Prelego kaj diskuto pri modo aldonadi pli kaj pli da aldonaj ĥemiaĵoj en manĝaĵon kaj trinkaĵojn, pri E-numerojn kaj ankaŭ pri natura "danĝero" en diversaj konsumaĵoj.

Noe, Julia

Julia NOE (naskiĝinta la 27-an de februaro 1979) estas germana esperantistino. Ŝi studis bibliotekan kaj komunikilan mastrumadon en Stuttgart kaj kultursciencojn en Frankfurt (Oder). Ŝi estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj aktivis en la organiza teamo de la ĉiujara Internacia Seminario de GEJ. Inter novembro 2007 kaj novembero 2008 ŝi estis volontulo de TEJO en Roterdamo. Nuntempe ŝi aktivas en la organiza teamo de la ĉiujara JES. Ŝi redaktas la novaĵleteron TEJO-aktuale de TEJO ekde majo 2008. Ŝi komisie respondecas pri la kontaktadreslistoj de GEJ kaj GEA. Krome ŝi kunlaboras en la teamo de Radio Muzaiko.

"Librokrucigo"

La ideo de librokrucigo (bookcrossing) estas, ke la mondo estu biblioteko. La esenco de librokrucigo (bookcrossing) estas la “elliberigo” de libroj en la “sovaĝejon” por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis. La libroj krucas la vojon de tiuj, kiuj ŝatas legi ilin kaj daŭrigas. Post kiam oni legis la libron (aŭ ankaŭ ne), oni mem elliberigas la libron denove. Ekzemple oni lasas ĝin en trinkejo, en trajno aŭ en parko, tiel ke homoj povu trovi ĝin – aŭ oni povas doni ĝin al amiko aŭ konatulo. Plia ebleco estas mia transportebla librokesto, kiun mi pretas starigi dum KAEST. El ĝi ĉiuj povas libere preni librojn por legi surloke aŭ kunpreni hejmen. Pliaj informoj pri la projekto diverslingve haveblas en: http://www.bookcrossing.com Antauxnelonge trovigxis grupo, kiu volas traduki la retpaĝon al Esperanto.

Pachter, Johann

Profesie mi laboras ekde 1980 kiel arbaringxeniero en diversaj publikaj instancoj en Germanio . Nuntempe en urbadministracio en Berlin. Mi ofte prilaboras aferojn surbaze de dokumentoj el aktoj malnovaj (el arkivo) kaj aktualaj. Fina rezulto de mia laboro estas dokumentita en nova(j) akto(j). Jam en preparo por laboro en administracio mi lernis kiel ordigi kaj priskribi aktojn . Miajn profesiajn spertojn mi uzas rilate miajn arkivistan kaj bibliotekistan agadon en la E-movado tutmonde. Antaux 30 jaroj mi fondis la Arkivon de Germana Esperanto-Movado Asocia (AGEMA) kaj (kun)fondis tri Esperanto-bibliotekojn (E-biblioteko München, E-biblioteko Baden-Württemberg) kaj mia privata. Mi kunlabor/i/as kun diversaj E-bibliotekoj kaj E-bibliotekistoj.

"Esperanto-libroj kaj -dokumentoj en publikaj arkivoj kaj bibliotekoj en Germanio"

En diversspecaj publikaj (urbaj, federacilandaj, federaciaj, universitataj bibliotekoj kaj arkivoj en Germanio trovigxas amaso da esperanto-libroj, -revuoj kaj -dokumentoj). Tio estas mia konkludo esplorinte en multaj tiuj institucioj. Eksterordinaran pozicion inter la bibliotekoj havas la plej granda en Germanio Staatsbibliothek zu Berlin (SBB), kiu en la jaro 1936 (tiam gxi havis nomom Preußischer Staatsbibliothek") akceptis la endangxerigitan librokolekton de la Esperanto-Instituto por Germana Regno. Dum GDR tiu biblioteko trovigxis en "Orienta-Berlino". La E-kolekto travivis bomdadon de urbo kaj poste estis dum GDR-a tempo plue prizorgata, pligrandigata, farita katalogo.

Tamen la kolekto ne multe grandigxis kaj aktualigxis, pro kio Germana E-Asocio starigis kontaktojn al SBB por plibonigi la staton, por ke gxi ricevu similan staton kun la dua plej granda biblioteko, la Bayerische Staatsbibliothek (BSB) en München. BSB posedas pro donaco la plej grandan kolekton de planlingva literaturo en publikaj bibliotekoj en Germanio. Okaze de 100-jaroj de morto de Schleyer kaj 150-jaroj de Zamenhof-nasko BSB faris grandan ekspozicion. AGEMA decidis donaci la bavaran parton de la arkivo la BSB. La plej grandan parton de AGEMA ricevos la Federacia Arkivo (FAG) post bitigo en oficejo de Germana E-Asocio (GEA) en Berlin. La kondicxoj por konservado en SBB, BSB kaj FAG estas bonegaj, senpagaj por donacintoj, publike facile atingeblaj kaj bonege protektataj teknike kaj per kontrakto. Tiuj estas kelkaj ekzemploj pri konservado kaj protekto de nia E-pasinteco por nuntempa kaj estonta uzado.

Reinvart, Jozef

Jozef Reinvart (*1951) studis internacian komercon ĉe Universitato de Ekonomio en Bratislavo. Li havas 36 jarojn da sperto en internacia komerco kaj internaciaj rilatoj, de kiuj 21 jarojn en diplomatio. Ekde 1997 li koncentriĝis pri eŭropa integriĝo. En 1998 li kunfondis la Domon de Eŭropo Bratislava. Ekde 2004 li estis aktiva en la tutsocia diskutplatformo en Slovakio "Nacia Konvencio pri EU". Enkadre de ĝi en 2004-2006 li estis kunprezidanto de la Laborgrupo por lingva politiko en unuiĝanta Eŭropo. Li estas membro de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Li reprezentas EEU inter 29 neregistaraj organizoj de Civitana Socia Platformo por Multlingvismo kreita en 2009 de Eŭropa Komisiono. Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU.

"Nacia Konvencio pri EU: tutsocia diskutplatformo en Slovakio – modelo por EU-membro-ŝtatoj"

En la prelego li informos pri tutsocia diskutplatformo pri EU „Nacia Konvencio pri EU“ en Slovakio. Proksimigos ĝian organizan strukturon, membrojn, celojn, efikojn, elirojn kaj laborgrupojn. Informos pri aktiva laboro de esperantistoj ekde ĝia kreo 2004, kiam Slovakio fariĝis EU membro-ŝtato. Ili partoprenas en diskutoj pri diversaj temoj kaj atentigas pri amasiĝantaj lingvaj kaj kulturaj problemoj de la eŭropa integriĝo, kiu restis ekde ĝia komenco en 1957 en kompetencoj de EU membro-ŝtatoj. Prezentos plurajn aktivecojn kaj projektojn de esperantistoj pere de kiuj kontribuis al laboro de la diskutplatformo kaj akcentis bezonon eki evoluon de kultura dimensio en EU kaj justa kaj efika solvo de lingvaj kaj kulturaj problemoj. Tiu ĉi ekstermovada agado de esperantistoj en Slovakio estas sekvinda modelo por esperantistoj de aliaj landaj asocioj en EU.

Tihomirov, Konstantin

Konstantin Tihomirov devenas de Rusio sed loĝas en Pollando. Li finstudis pedagogion (en Rusio) kaj ĉeĥan filologion (en Pollando). Nuntempe li laboras por Norvegia doganejo kadre de la firmao UPS. Liaj sciencaj interesiĝoj ampleksas lingvistikon, instruadon/lernadon de lingvoj kaj multlingvismon. Li precipe interesiĝas pri slavaj lingvoj (multajn el kiuj li diversgrade parolas). Konstantin esperantiĝis en 2006. En 2010 li fondis kaj dum 3 jaroj gvidis studentan Esperanto-klubon Aŭroro, en la jaroj 2013-14 li estris Silezian Esperanto-Asocion. Ekde 2010 li aktive instruis Esperanton - ĉefe en Pollando, sed gvidis kursojn ankaŭ en Rusio, Litovio, Germanio, Italio kaj Slovakio (dum SES-2012/13/14).

"Problemoj de transliterumo kaj latinigo de la rusa lingvo"

Rusa lingvo, samkiel ĉiuj ceteraj orientslavaj kaj kelkaj sudslavaj lingvoj, uzas la cirilan alfabeton. En la situacio kiam plejmulto de la plej influaj mondaj lingvoj uzas la latinan alfabeton, aperas bezono de transliterumo de la rusa lingvo. En tiu ĉi prelego estos superrigardataj diversaj sistemoj de transliterumo; problemoj, kiuj aperas dum alialfabetigo kaj specifaj trajtoj de la lingvo mem, influantaj transliterumajn sistemojn. La rusa lingvo kaj ties transliterumaj sistemoj estos komparataj kun similaj sistemoj de la ukraina, belorusa kaj serba lingvoj. Krome estos prezentataj provoj kaj projektoj de latinigo de la rusa lingvo (interalie, aŭtora projekto de la preleganto).

Tihomirov, Marta

Marta Tihomirov devenas de Pollando. Ŝi studis ĥemion kaj studas veterenarion. Ŝi interesiĝas pri bestoj, kuracado, sana vivstilo kaj dancado (Marta finis baledan lernejon). Ŝi esperantiĝis en 2012. Ŝi prelegis dum kelkaj Esperanto-aranĝoj pri temoj rilataj al medicino kaj bestkuracado.

"Diabeto ĉe malgrandaj bestoj"

Diabeto estas nomata “civiliza” malsano, kiu dum la lastaj jardekoj ekturmentis la homaron, kaj krome komencis transiri al hejmaj dorlotbestoj. La bestoj estas pli kaj pli diabetemaj pro influo de vivstilo de siaj mastroj. Prelego temos pri tio, kiel aspektas diabeto, kio ĝin kaŭzas kaj kiel eblas kontraŭstari ĝin.

Tuider, Bernhard

Bernhard Tuider (*1980) studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno. En 2007 li atentiĝis pri Esperanto verkante sian diplomlaboraĵon pri la pacifisto, esperantisto kaj Nobel-premiito pri paco (1911) Alfred Hermann Fried (1864-1921). Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio, dum la somersemestro 2013 li gvidis seminarion pri Esperanto en la Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck.

"La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko."

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo – fondita en 1927 kiel Internacia Esperantomuzeo – fariĝis en sia preskaŭ naŭdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondiĝo estis ankaŭ kolektitaj diversaj arkivaĵoj.

En la unua parto la prelego donas superrigardon pri la historio kaj la evoluo de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo. En la dua parto prezentiĝas la havaĵoj, la celoj kaj la aktualaj projektoj – precipe la projektoj pri katalogado kaj ciferecigo.

Türk, Vladimír

Vladimír Türk (naskiĝis la 17-an de majo 1958) estas ĉeĥa esperantisto loĝanta en Netolice. Li okupiĝas pri tradukado, kantado kaj registrado de Esperanto-kantoj, ciferecigado de Esperanto-libroj, kreado kaj reĝisorado de Esperanto-dublitaj aŭ subtekstigitaj filmetoj, pri uzado de komputilo (programo Audacity).

"Ciferecigado de libroj - spertoj pri ABBY FineReader 11 kaj hejma skanado"

La programoABBY FineReader 11 estas destinita por optika rekonigo (OCR programo). Ĝi kapablas transformi bildajn formatojn al teksto kaj ebligas amase prilabori jam pretajn bildojn aŭ skani rekte en formatojn PDF aŭ DOC. Prezento de la programo, ĝia uzeblo, funkcioj ktp. Aldone okazos prezento, kiel ciferecigi eĉ dikajn librojn en hejmaj kondiĉoj sen skanilo, malkoste, uzante nur fotilon kun kelkaj helpiloj.

Uldal Niemann, Jan

Jan Uldal Niemann, 58-jaraĝa, esperantistiĝis en 1981 kaj estis de tiam aktiva en la fervojista movado. Ekde 2000 gvidanto de Fake Aplika Komisiono ĉe IFEF. En 2014 iniciatis IFEF­an laborgrupon pri “Konservado de nia historio”.

"Arkivado – provo de kreado de manlibro por ne­fakuloj"

Bazaj konsiloj pri arkivado: Kial, kio/kiu, kiel/kie, kien konservi. Ni diskutu kune la aferon. Mia celo estas per mia prelego konkrete prezenti pensojn kaj ideojn pri miaj propraj spertoj, kaj mi esperas, ke mi kun helpo de la partoprenantoj povas verki artikolon aŭ manlibron por posteuloj.

Vajs, Ján

Ján Vajs (*1953) – esperantisto kaj speleologo, membro de Slovaka Speleologia Societo (SSS) kaj Speleoklubo Nicolaus en la urbo Liptovský Mikuláš (Slovakio). En Slovakio li agadas en grotoj situantaj en Demänova montoj (Malaltaj Tatroj), valoj Demänovska kaj Janska. Dum la jaroj 2011 – 2014 speleologoj dokumentis grotojn kaj surterajn karstajn formojn en ambaŭ valoj. J. Vajs partoprenis dokumentadon kaj pri rezultoj prelegis. Li kontribuadas en Slovenský kras (Slovaka karsto) – almanako de Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio (SMOPaJ), Spravodaj de SSS ktp. En la jaro 2011 li kunorganizis la 6-an Speleotendaron.

"Grotsistemoj en valoj Demänovská kaj Jánska"

La plej longa grotsistemo en Slovakio estas grotoj en la valo Demänovská. Ĝia konata longeco estas pli ol 35 km, sed kelkaj najbaraj grotoj donas esperon, ke la longeco entute estas pli ol 50 km. Ĝi estas detale dokumentita kaj ekzistas kompleta mapo de ĉiuj grotoj. En la najbara valo Jánska estas pli ol 200 grotoj. Nur kelkaj estas kunigitaj, pro tio ni parolas nur pri estonta (esplore kaj dokumente kreiĝanta) grotsistemo. Abismoj en la valo Jánska estas inter la la plej profundaj en Slovakio kaj geologiaj kondiĉoj pensigas, ke la profundeco povas esti pli. Dum la prelego estos prezentita komparo de ambaŭ sistemoj el vidpunktoj geologia, geomorfologia, hidrologia kaj historia. Fine de la kontribuo estos prezentita opinio pri ebleco, ĉu la sistemoj povas en estonteco krei unuan komunan sistemon. Al la dokumentado partoprenis ankaŭ esperantistoj-speleologoj.

Vajs, Ján / Fajth, Ľubomír

"Slovaka E-arkivo kaj memeoj"

Dum la jaroj 2004 – 2007 estis kreita Slovaka E-arkivo kaj biblioteko en la civito Plevník –Drieňové. En la arkivo estis kolektitaj libroj el diversaj lokoj, esperantaj postlasaĵoj de kelkaj slovakaj esperantistoj, dokumentoj el diversaj E-organizaĵoj, revuoj, gazetoj kaj aliaj esperantaĵoj. La arkivo situas en eta domo kaj krom deponejo por studado, dokumentado kaj esploro estas disponebla studejo, kuirejo kun eta manĝejo kaj dormejo. Dum kelkaj jaroj la arkivo ne funkcias kaj nun funkcias nur kiel deponejo. La kontribuo de du kunaŭtoroj J. Vajs kaj Ľ. Fajth priskribas problemojn kaj eblecojn kiel revivigi la arkivon. Fine de la artikolo la aŭtoroj klarigas gravan rolon de la arkivo, kiel esperanta memeo.

Zouzalík, Václav

Václav Zouzalík estas studento de informadiko ĉe Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥio), esperantisto kaj liberkultura aktivulo. Ekde 2007 li volonte laboras en projektoj de Vikimedia Fondaĵo. Li esperantiĝis en 2008, en Esperantujon venis en 2011, en 2012 li membriĝis en Ĉeĥa-Esperanto-Junularo kaj ekde 2014 li estas ano de ĝia revizia komisiono.

"Interretaj arĥivoj"

Por konservi ciferecigitajn verkojn eblas uzi publikajn arĥivojn kaj depozitejojn. Ni rigardu la plej famajn arĥivojn kaj eksciu pri eblecoj por uzi ilin por Esperanto.

"Kial kaj kiel uzi Krean Komunaĵon"

Krea Komunaĵo estas projekto por mordenigi koncepton de kopirajto. Dum tiu ĉi prelego vi ekscios ion pri kopirajto kaj libera kulturo, kio estas licencoj, kiel kaj kial licencigi viajn verkojn.

Lasta ŝanĝo 2014-11-12 09:17