el KAEST 2014

Main: Loko


KAEST-ejo

KAEST 2014 okazos en Modra-Harmónia (Slovakio) en Eduk-centro de Centro de plua edukado de Komenio-Universitato.

La loko estas bela kaj trankvila urbeto (fama per siaj vinoj kaj ceramikaĵoj), situanta piede de la montaro "Malgrandaj Karpatoj" (Malé Karpaty), 30 km de Bratislavo kaj 25 km de Trnavo. Distanco de la viena flughaveno (Schwechat) al Bratislavo estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la budapeŝta flughaveno al Bratislavo estas ĉ. 160 km. Trajne eblas kontraŭ prezoj ekde 29 € vojaĝi el Hamburg, Dortmund aŭ Berlin al Vieno kaj daŭrigi tra Bratislavo. El Bratislavo veturas tre ofte busoj al Modra, la vojaĝo daŭras proksimume unu horon.

Kiel atingi la KAEST-ejon

Ĝenerale pri trafik-ebloj ni al ĉiuj rekomendas konsulti la bonan retejon www.cp.sk – kiu enhavas detalajn itinerojn kaj estas fidinda pri la tempoj/lokoj. En ĝi eblas ankaŭ ŝanĝi/elekti lingvon, dekstre sube (angla/germana/slovaka).

Jen kelkaj konsiloj pri alven-ebloj:

Kiel atingi la ĉefan busan stacidomon en Bratislava (Mlynské Nivy):

El la flughaveno de Vieno (Schwechat; VIE)

El la flughaveno eblas veturi per la buso de Slovak Lines direkte al Bratislava (alveno al la ĉefa busa stacidomo Mlynské Nivy). La buso veturas preskaŭ ĉiun horon dum la tuta tago. Eblas aĉeti veturbileton per interreto (ĉe www.slovaklines.sk). La vojaĝo daŭras 1 horon. Horaron vidu ĉi tie (serĉu: Wien [*A] --> Bratislava).

El la flughaveno de Bratislava (M. R. Štefánika; BTS)

El la flughaveno veturu al la ĉefa busa stacidomo Bratislava (Mlynské Nivy) per urba trafiko. Veturbileton necesas aĉeti antaŭ eniro en la buson. La vojaĝo daŭras ĉ. 35 minutojn. Horaron vidu ĉi tie.

El la ĉefa trajna stacidomo de Bratislava (Hlavná stanica)

Ĉar ne eblas vojaĝi al Modra per trajno, vi devas unue vojaĝi per urba trafiko al la busa stacidomo Mlynské Nivy. El la trajna stacidomo veturas tien la trolebuso n-ro 210. Veturbileton necesas aĉeti antaŭ eniro en la trolebuson. La vojaĝo daŭras 10 minutojn. Horaron vidu ĉi tie.

Kiel atingi Modra-Harmónia el Bratislava (Mlynské Nivy):

El la ĉefa busa stacidomo en Bratislava (Mlynské Nivy)

El Bratislavo veturas tre ofte busoj direkte al Modra-Harmónia. La buso de Slovak Lines veturas preskaŭ ĉiun horon dum la tuta tago (ĉiam el la kajo 43), la lasta foriras el Bratislava je 19:40. Horaron vidu ĉi tie (serĉu: Bratislava --> Modra, Harmónia).

Se vi ne plu trovos rektan buson, vi simple veturu al alia haltejo en Modra (ekz. Modra, Štúrova ul., Modra, Kráľová rešt.Modra, Kráľová kostol), ĉar tien veturos busoj ankaŭ post 20:00. El la haltejoj Modra, Kráľová rešt. kaj Modra, Kráľová kostol eblas veni al la KAEST-ejo ankaŭ perpiede (ĉirkaŭ 800 metrojn kaj 15-20 minutojn, la vojo supreniras). Vidu la mapon. Alternative eblas de tie preni taksion: Taksio el Modra mendeblas per telefonnumero +421 905 033 544 aŭ +421 911 033 545. Taksio el Pezinok (plej proksima trajnhaltejo el la direkto de Bratislava, 6 km de Modra) mendeblas per telefonnumero +421 914 149 773.

Kriza kontakto

Se vi perdiĝus survoje kaj ne povus trovi la vojon al la KAEST-ejo, telefonu por helpo al Peter Baláž: +421 902 203 369


prelegejo

Surlokaj kondiĉoj

La partoprenantoj loĝos en agrablaj du-, tri- aŭ kvarlitaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo. Entute estas ĉambroj por 70 personoj. La plej fruaj aliĝintoj ricevos ĉambrojn laŭ sia prefero, postaj laŭ disponebleco.

La ejo, kie okazos la programo, havas stud- kaj preleg-ĉambrojn, komputilejon kun reto kaj eblo uzi proprajn porteblajn komputilojn; sendratan reton en teretaĝo de la tuta studejo, kongresejon kun podio, projekciilo kaj piano; TV-ĉambron, lokon por ludi bilardon kaj tablotenison. Tuj apud la ejo troviĝas tutnokte malfermita trinkejo kaj proksime estas ankaŭ diskejo kun keglejo.

URL: http://kaest2014.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Loko
Laste modifita je 2014-10-29 10:45