el KAEST 2014

Main: Kotizoj

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovras parton de kostoj de la aranĝa programo. En la aliĝkotizo estas ankaŭ enkalkulitaj kostoj de la „Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco“, kiu estos eldonita kaj post la aranĝo ricevos ĝin ĉiu partoprenanto.

AliĝdatoA-landanoB-landano
ĝis 2014-08-1025,00 €15,00 €
ĝis 2014-09-3030,00 €20,00 €
post 2014-10-0135,00 €25,00 €

Klarigoj:

'A/B-kategorioj' – laŭ landaj kategorioj de UEA

Rimarko 1:'
Rabato por personoj, kiuj aĝas malpli ol 18 jarojn: 10 EUR
Rabato por emeritoj (homoj pli aĝaj ol 60 jaroj): 5 EUR

Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo per prelego, eblos ricevi rabaton - depende de la kontribuo. Bv. skribi pri via kontribuo en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.

PS: la aliĝkotizo inkluzivas ankaŭ ricevon de la Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" (KAEST), kiu estos eldonita post la aranĝo kaj la partoprenintoj ricevos ĝin aŭtomate.

Manĝokotizoj

Tuttaga manĝo:€ 12/tage = € 36 por la tuta aranĝo
Nur matenmanĝo:€ 3,50/tage = € 10,50 por la tuta aranĝo

Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 13-an kaj finiĝos per tagmanĝo la 16-an de novembro.

Loĝkotizoj

En la dulitaj ĉambroj: € 13/nokto = € 39 por la tuta aranĝo

Invitletero

Por landoj: Rusio, Ukrainio kaj Ĉinio: se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri slovakan vizon, tio kostas € 3.

Por partoprenantoj de aliaj landoj, kiuj bezonas ricevi vizon, tio estus bedaŭrinde tro kosta kaj temporaba afero (35 €/persono), tial ni ne rekomendas aliĝi (ŝancoj por ricevi la vizon por la aranĝo estas malgrandaj).

Rimarko: Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 1-a de oktobro 2014 - se vi bezonas vizon, bv. aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron bv. plenigi bezonatajn kampojn en la aliĝilo. Aldone, bv. sendi rekte al adreso katka@ikso.net ankaŭ foto-kopion de via valida vojaĝ-pasporto (paĝo kun la foto kaj datoj de valideco).

Nia konsulejo povos peti al unuopaj ambasadejoj senpage doni vizon al KAEST-aliĝintoj. Tio signifas ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en la konsulejo mem, sed ne estas 100%-a garantio por tio. La vizoj espereble estos traktitaj pli rapide ol kutime.

Ekskurso

Ekskurso estas aparte pagenda - eblas mendi ĝin ĝis la fino de oktobro (se vi aliĝos al ekskurso post la 1-a de novembro, ni ne povos garantii por vi liberan lokon.)

Duontaga al:

Aldonaj senpagaj servoj

Dum KAEST vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta aranĝo estos je via dispono interalie:

URL: http://kaest2014.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Kotizoj
Laste modifita je 2014-10-29 11:36