el KAEST 2014

Main: Enkonduko

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2014-11-13/16

More information in EnglishViac informácií v slovenčineVíce informací v češtině

La aranĝon gastigis malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008, SES 2009, KAEST 2010 kaj KAEST 2012 por tiuj, kiuj partoprenis).

Ĉeftemo de KAEST 2014: "Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon"

La programo konsistis el kelkaj partoj:

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2014. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Novaĵoj:

Per kio estas ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭ 2010, okazintaj en Ĉeĥio?

Tia ĉi novstila KAEST unuafoje okazis en 2010 kaj ripetiĝis en 2012. Legu artikolojn kaj vidu fotojn pri KAEST 2010 kaj pri KAEST 2012.

URL: http://kaest2014.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Enkonduko
Laste modifita je 2016-01-12 16:14